readenglishbook.com » Fiction » NOVELOJ, Aniruddha Banhatti [reading well txt] 📗

Book online «NOVELOJ, Aniruddha Banhatti [reading well txt] 📗». Author Aniruddha Banhatti



1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Go to page:
ke shi palpserchis ion kion shi perdis. Siajn fingrojn tiel avidighis ke ili pensis penetri suben de mia hauto. Grade , ni parolis malmulte kaj pli malmulte. Mi senmovighis kiam shiaj lipoj kaj fingroj esploris tutan mian korpon. Estis kiel mola hajlo falis sur mi , enterigante min malrapide. Poste , mi komencis pasigi la plej da tempo ekstere.
-Do vi forlasis Lin Rabaja , shin ankau ?
-Jes , mi donis shin al la buroo.
-Kaj chu vi alportis alian virinon hejme ?
-Ne tuj. Mi vivis dum unu jaro sen iu. Poste , mi alportis hejmen " Ka " virinon. Ne Ka Shirinom , shi iris al iu alia , chi tiu nomigis Ka Punnasarto.
-Diru al mi pri shi
-Ka Punnasarto estis malsama de Ka Shirinom. Shi ne estis tiom dika kaj tiom karna. Shi havis longajn pintigiajn krarojn.Vi povis voki shin maldika. Sed shi marshis altirantekaj delikate. Mi ne remarkis shin plue jje la komenco , mi prenis shin nur char mi pensis ke mi devis havi iun chirkau la domo. Ka Punnusato chiam malgajnis dum la ludoj de virinoj , kaj kauze tio , mi malkontentighis pri shi ankau
-Ludoj de virino ? Kiaj ili estis ?
-Ni kutimis havi ilin che chiu loghanta bloko malofte. Chiu alkondukis sian edzinon al la Komunuma Centra Halo. Kelkajn " Ka " - virinojn kaj samnombrajn " Lin "- virinojn oni metis en cirklan korton. La " Ka " virinoj kiuj ne povis vidi , kompreneble , palpserchis per piedoj , kaj kiam ili trovis " Lin " virinon , piedbatis shin. La " Lin " - virinoj penis ekkapti la kurorojn de " Ka " - virinoj kaj faligi ilin. La " Lin " - virinoj ne povis movi rapide , nur ili povis rampi per manoj. Sindifendante , ili penis la plej bone faligi la "Ka" - virinojn.Tia estis la ludo. Ka Punnusarto ne povis piedbati forte , kaj alie , shi kutime falis facile pro shiaj longaj kruroj. Tio embarasis min.
-Do chu vi resendis shin kiel la aliaj ?
-Ne. Kiel tempo pasis , mi sciis shin pli bone. Kiam ajn mi tiris shin apud mi , shi alkrocighis kontrau mia korpo ameme. Estis inteligento kaj la kompreno en chio kion shi faris. Shi ne malfermis shian krurojn abrupte, kiel Ka Shirinom, intence, shi premis la krurojn kune, kaj poste, disigis ilin grade kaj modeste. Iiufoje, shi dancis sole. Estis mirinda rigardi la dancon de duona korpo ! La komplikaj movadoj de shiaj kruroj,tiel rapidaj tamen graciaj ravis min. Kutime,kiam shi chesis danci, mi levus shin milde kaj metus shin sur la liton. Mi masaghis shiajn krurojn. Shi shatis mian manon inter shiaj kruroj, kaj fortis shin kontrau ghi. Shi havis difinitan kutimon. Shi premis unu piedfingron sur mia korpo,levis ghin kaj premis denove, poste levis ,kaj premis aliloke, kvazau shi provis la molecon de la tero. Unufoje, shi premis la piedfingro de sia maldekstra piedo sur la bazo de mia spino, kaj tuj stranga sensacion disvastighis chie en mia korpo. Kun okuloj fermitaj, mi ne scias dum kiom da tempo mi retis senmove.Mi ne ekmovis ech kiam shi levis shian piedfingron.Alitempe, Ka Punnasarto metis shian piedfingrojn sur la miajn kaj premis ilin alterne, kvazau shi sendis telegramon. Shi premis shiajn piedfingrojn pasie, kvazau shi furioze penis diri ion al mi. Ankau mi premis miajn piedfingrojn sur la shiaj. Chi tio adis kun kreskighanta fervoro. Sed neniam estis klare tio, kion shi volis diri. Poste, malespere, shi malfermus shiajn krurojn, kaj altirus min proksimen per piedoj. Sed mi milde disighis kaj kushis kviete apud shi. Lacaj ni kushus senmove, ampleksante unu la alian. Tiel, mi vivis kun Ka Punnasarto dum multaj jaroj. Poste mi rimarkis ke shi maldikighis. Liaj kruroj ighis kiel sekaj bastonetoj unue, kaj poste, komencis shveli. Mi vokis kuraciston. Li donis serion de injektoj al shi, sed diris al mi ---ke shia malsano estis nekuracebla, kaj shi ne vivos longe. Kruroj de Ka Punnasarto shveladis. Shiaj piedoj fendetis kaj akvema fludido komencis traliki el ili. Shajnis al mi ke ili senmetafore ploris -elvershante larmojn . Mi karesis shiajn fandetitajn piedoj kaj brosis mian vizaghon kontrau ili. Miaj larmoj enmiksighis kun la fluido tralikighanta el shiaj piedoj. Shi penis movi shiajn piedojn sed ili estis ighintaj tro pezaj.Post kelkaj tagoj, shi mortis.
-(intrevjuisto, post pauzo) Sed diru al mi .S-ro Chakko,Kiel la lorzanaj virionj povis vivi?
-Oni injektis vivsubtenantan fluidon en iliajn korpojn je regulaj intervaloj. Medicina kamioneto vizitis chiun domon por tio.
-Vi devis esti tre malfelicha post la morto de Ka Punnasarto ?
-Dum kalkaj jaroj mi vivis sole. Poste, unutage mi prenis Lin Maulafa,shin. Lin Maulafa estis kvieta, amema edzino. Sed mia interrilato kun shi chiam restis suprajha. Shi restis kun mi ghis kiam mi forlasis Lorzan, ghin.
-Diru al mi , S-ro Chakko, en lando kiel Lorzan, chu samsesksamo ne estis multe disvastighita?
-Entute ne. Samseksamon oni konsideris kiel grava peko. Iu indulghantulon oni kondamnis je dumviva enkarcerigho.
-Kio okazis pri alia homo kiu atingis Lorzan, ghin, kun vi?
-Kuruvilla mortis strange. Tio ne okazis en Lorzan , sed en Amuraha. Chu mi rakontis al vi pri Amuraha ?
-Ne vi ne rakontis.
-Iom for de Lorzan estis la insulo , Amuraha. La situacio che chi tiu insulo estis precize kontrau al tio che Lorzan. Kio signifas ke la viroj havis duonajn korpojn kaj la virinoj estis normalaj. Estis legendo ke antau jarcentoj , Zem , princo kaj kaj lia fratino , Zemna , princino , venis chi tie el la orientaj regionoj de Azio. Ilin forjhetis ilia onklo , en boato sur oceano kun provizo de akvo kaj nutrajho. Zemna kun shia sep edzoj surterighis che Lorzan , kiam Zem , kun shia sep edzinoj atinghis Amuraha , ghin. Tio kion vi trovas sur la du insuloj estas ilia respektivaj idaroj. La Amuraha - virinoj havis normalajn korpojn. Vi volos scii , nature , kial Lorzanaj viroj ne edzigis Amuraha- virinojn. La kialo estas ke ek de pretermempa tempo , interrelatoj inter Lorzananoj kaj Amurahanoj estis tabuo. Ili kredis ke se Lorzana viro ech tushos Amuraha - virinon , ili ambau tuj mortos. Ia rilato inter ili , tial estis neebla.
-Kio okazis pri kruvila ?
-Ho , jes ! Mi estis rakontanta pri Kuruvila ! Nun , ankau Kuruvila edzigis Lorzananinon. Sed li ne estis felicha. Kiam li lernis pri Amuraha , li venis al mi kaj diris, " Rigardu , Chakko , ni du iru al Amuraha. Kiu volas vivi en la lando de duonaj virinoj ? Ne estas danghero se ni iros tie. La tabuoj de chi popoloj ne aplikighas al ni , char ni ne apartenas al ilia raso. Pensu pri la bonegan tempon ni povos pasigi en lando kie la virinoj neniam vidis antaue viron kun normala korpo. Mi diras al vi, ili senmetafore lakeos antau ni. Ni vivos kiel reghoj tie!" Mi ne shatis la ideon malgrau plua entuziasmo de kuruvila. Mi ne volis riski mian vivon sur la maro denove. Ne estis tiel malbone en Lorzan, malgrau chio. Mi rifuzis al Kuruvila. Li diris ke li iros sole. Oni observis nin, sed ununokte Kuruvila shtelis etan boaton kaj kapumis al Amuraha. Dum unu jaro post tiam mi ne audis pri li. Tiam, unutage, mi sciis tion kion okazis. Shajne, li atingis la Amuraha-bordon. Kaj la virionj de unu borda kolonio kolektighis chirkau li. Chiu virino volis havi lin nur por shi mem. Ili ekkverelis pri li. Kaptante liajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, ili ektiris lin en chiu direkto. Ili tiregis tiel furioze ke liaj membroj estis preskau fortiritaj. Li kriegis meze en koleremaj, kriantaj virinoj. Li mortis antau la alveno de policaninoj tie.
-Estis bone ke vi ne iris kun li, chu ne?
-Eble.
-Chu la stato de Amuraha-viroj estis same kiel la stato de Lorzan -virinoj?
-Povus esti, Mi ne scias multe pri Amuraha.
-Do, grandtrajte, vi estis kontenta che Lorzan,chu ne?Chu vi volis reveni al la lando kie vi povis vidi normalan virinon?
-Nek aparte. Riski mian vivon che la maro ne shajnis inde. Kiel mi povis scii al kiu direkto navigi? Ekiri sur la maro, nur fidante je shanco shanjnis sinmortigema.
-Kaj tamen, fine vi revenis. Kiel tio okazis?
-Al la fino, mi shanghighis. Unue mi estis maljunighanta. Mi pensis, chu mi mortos sen chirkaupermante tutan virinon en miaj brakoj? Sed ghi ne estis la unika kialo. Mi ankau hejmsopirighis. Mi vivis la chefan parton de vivo en Lorzan. Nun kun la perspektivo de maljuna agho antau mi, la deziro de reiri al mia hejmlaneto kaptis min. Chi tiu deziro de iri 'hejmen' ighis forta kaj pli forta. Ununokte, mi kushis sole sur la teraso de mia domo. La steloj brilis en klara chielo. Malvarma venteto blovetis el la maro. Subite, mi diris al mi mem,"Mi devas reiri!" La registaro ne plu observis min tiel severe. Ili ne pensis ke mi penos eskapi post tiom da jaroj. Ekspluatante la situacion, mi amasigis tiom da nutrajho kaj akvo kiom mi povis en motorboato, kaj diris adiauon al Lorzan.Mi drivis en maro dum pluraj tagoj ghis fine, petrolshipo alprenis min. Mi revenis.
-Chu vi ne trovis ghin ekscitanta reveni post tiom da jaroj?
-Kompreneble.Mi vizitis lokojn kiujn mi konis, renkontis kelkajn popolojn. Aferoj shanghighis multe.
-Kaj kiel vi reagis pri vidi virinojn kun normalaj korpoj?
-Dum kelkaj komencaj tagoj, mi fiksrigardis al chiu virino kiun mi vidis, Chu bela au ne. poste, mi iris al putino.Mi ordonis shin senvestighi, sidighis kaj fiksrigardis shin. Poste, mi iris apude, kaj karesis shin milde sur tuta la korpo. Shi rigardis min strange. Shi devis pensi ghin stranga ke viro de mia agho kondutis kiel knabo! Nu, mi estis knabo iel. Kiam mi surterighis che Lorzan, mi ne estis ankorau dudek jara kaj neniam amoris kun virino. Estis nur nun ke mi tushis normalan virinon. Iom tempo post mia alveno, mi edzigis Lakshmi, shin.Lakshmi estis sendependa vidvino. Shi deziris kunesto dum shiaj lastaj jaroj. Ech en meza agho, shi konservis shian figuron kaj estis altirema. Shia mortinta edzo lasis grandan bienon al shi, tial neniu el ni devis labori. Ni restis hejme dum tuta la tago, elspezante horojn en lito, karesante kaj incitante unu la alian. Ni eliris kiam ajn ni volis. Malgrau nia agho, ni vivis kiel genovedzighituloj. La mortinta edzo de Lakshmi estis estinta retratema persono kun malpli shato pri sensemaj plezuroj. Nun kun mi, lakshmi floris.Shi ech diris ke nun shi sentis ke shi estis vere edzighita. Sed poste, iom post iom, mi malkontentighis. Ne ke mi estis iel kontrau Lakshmi. Nur mi ne shatis la ideon de virinoj kun kompletaj korpoj. Kiam mi revenis el Lorzan, mi estis sorchita de virinoj kun tuta korpo, sed nun, post kelkaj monatoj mi perdis intereson pri ili. Eble, chi tiu ne estas tiel nekutima. Kelkfoje ni furioze volas iri ien , sed kiam ni alvenas tien , ni scivolas kial ni estas tie. Tia travivo ne estas nekutima, chu ?
-Mi devas diri ke ne estas nekutima.
-Do , mia sinteno pri Lakshmi shanghighis. Mi abomenis la spektaklon de chiuj virinoj. Chi tiu shangho de mia konduto multe ghenis Lakshmi , shin. " Chu mi tedas vin ? Chu vi amas iun alian ? " Shi demandis al mi. Mi diris ne.
-Chu ni parolu pri tio iomete detale , S-ro Chakko? Mi interesighas trovi kial chi tiu shangho okazis. Mi scivolas se post tiom da jaroj en la lando de duona virinoj , vi kutimighis al ili , kaj ne povis akcepti virinojn kun tutaj korpoj , chu ?
-( Chakko , post iom pensado ) Ne , mi ne pensas ke estis nur kutimo , au kutimighi al io. Estis plue.
-Eble , vi kredis ke virinoj devas esti chiam neperfektaj kaj malsuperaj. Vi ne shatis la ideon de virinoj estanta korpe egale kiel viroj.
1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Go to page:

Free e-book «NOVELOJ, Aniruddha Banhatti [reading well txt] 📗» - read online now

Comments (0)

There are no comments yet. You can be the first!
Add a comment