The Esperanto Teacher, Helen Fryer [top 10 books to read TXT] 📗
- Author: Helen Fryer
- Performer: -
Book online «The Esperanto Teacher, Helen Fryer [top 10 books to read TXT] 📗». Author Helen Fryer
tubo : tube. sorb- : absorb.
monahxo : monk. ban- : bathe (oneself or another).
magazeno : magazine, warehouse.
La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo. La kuiristo sidas en la kuirejo. La kuracisto konsilas al mi iri en sxvitbanejon. La cxevalo metis unu hufon sur serpentejon. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj. Li venis en sian logxejon. Li haltis apud la pordego de la monahxejo.
La rusoj logxas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo. Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo. En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. Metu sur la tablon la sukerujon, la teujon, kaj la tekrucxon.
Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo. Skatoleto, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribadi, estas plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.
LESSON 43.
Ge-, bo-, -id-, pra-, -cxj-, -nj-.
The prefix “ge-” signifies “both sexes taken together”, as “gepatroj”, parents. “Gefratoj”, brothers and sisters. “Geregxoj”, king and queen (the word formed is, of course, always plural).
The prefix “bo-” denotes “relationship by marriage”, as “bopatro”, father-in-law; “bofilo”, son-in-law.
The suffix “-id-” signifies the “offspring” or “descendant”, as “Regxo” a king; “regxido”, a king’s son, a prince. “Kato”, a cat; “katido”, a kitten. “Sxafo”, a sheep; “sxafido”, a lamb.
The prefix “pra-” means “of generations ago, great-, grand-“, as, “avo”, grandfather; “pra-avo”, great-grand-father. It is also used for descendants, as “pranepo”, great-grandson. “Praa”, primitive or primeval.
The suffix “-cxj-” is added to men’s names and “-nj-” to women’s names to form “pet names”, part of the name being left out, as “Petro”, Peter ; “Pecxjo”, Pete. “Klaro”, Clara; “Klanjo”, Clarrie. “Pacxjo” (from “patro”), papa; “panjo”, mamma.
VOCABULARY.
altaro : altar. gratul- : congratulate.
parenco : relation. deven- : originate, descend from.
doktoro : doctor (law, etc.). adres- : address (a letter).
stato : state, condition. telegraf- : telegraph.
koko : cock.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno, kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni. La gefiancxoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La geregxoj forveturis Kordovon. Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.
La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.
La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato.
Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo, aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo, aux Vilcxjo, aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
LESSON 44.
Suffixes -ebl-, -ind-, -em-.
These three suffixes are used to form adjectives.
“-ebl-” means “possible to be” what the word to which it is added signifies, as “Vidi”, to see; “videbla”, able to be seen; “Auxdi”, to hear; “auxdebla”, able to be heard, audible; “Movi”, to move; “movebla”, movable; “Ebla”, possible; “eble”, possibly.
“-ind-” means “worthy of” what the word denotes, as “Honoro”, honour; “honorinda”, honourable, worthy of honour; “Honti”, to be ashamed; “hontinda”, shameful; “Indo”, worth; “inda”, worthy of.
“-em-” means having an “inclination towards” or “propensity” for, or “being disposed towards” something as “Forgesi”, to forget; “forgesema”, forgetful; “Servi” to serve; “servema”, willing to serve, obliging. “Ema” fond of.
The difference between the three suffixes is shown by the following words:—
“Kredebla”, possible of belief; “kredinda”, worthy of belief; “kredema”, having a tendency to believe readily, credulous.
“Legebla”, able to be read; “leginda”, worthy of being read; “legema”, fond of reading, inclined to read.
VOCABULARY.
sxtalo : steel. memor- : remember.
spirito : spirit, ekscit- : excite.
bagatelo : trifle. vengx- : revenge.
fleks- : bend. kredeble : probably.
lauxd- : praise. kompreneble : of course.
renvers- : turn over.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla. Via parolo estas tute nekomprenebla, kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble. La mallumo estas netrapenetrebla. Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. Eble mi povos helpi al vi. Cxu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn. La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos. Li faris sian eblon.
Li estas homo ne kredinda. Via ago estas tre lauxdinda. Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda. Gxi estas vesto de granda indo. Gxi ne estas inda je danko. La sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro.
Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema, kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo, tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron, kaj li tute ne estas vengxema. Li estas tre kredema, ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. Li estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn.
LESSON 45.
Dis-, -um-.
The prefix “dis-” denotes separation or scattering, as “Jxeti”, to throw; “disjxeti”, to scatter. “Sxiri”, to tear; “dissxiri”, to tear into bits. “Doni”, to give; “disdoni”, to distribute.
The suffix “-um-” has no definite meaning. It is used in only a few words, of which the most important are:—
aerumi (from “aero”, air), to expose to the air.
ventumi ( ” “vento”, wind), to fan.
kolumo ( ” “kolo”, neck), collar.
manumo ( ” “mano”, hand), cuff.
butonumi ( ” “butono”, button), to button.
gustumi ( ” “gusto”, taste), to taste (something).
komunumo ( ” “komuna”, common), a community.
krucumi ( ” “kruco”, cross), crucify.
malvarmumi ( ” “malvarma”, cold), take cold.
mastrumi ( ” “mastro”, master), keep house.
plenumi ( ” “plena”, full), fulfil.
brulumo ( ” “bruli”, burn), inflammation.
kalkanumo ( ” “kalkano”, heel), heel of boot.
VOCABULARY.
rezultato : result. sxir- : tear.
angulo : angle, corner. kvankam : although.
tolo : linen. simila : similar.
cxemizo : shirt. grava : important.
ating- : attain, reach to.
Ni cxiuj kunvenis por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin. Mi dissxiris la leteron, kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro. Post tio cxi oni disiris hejmen. La vojo disiris en kelkaj direktoj.
Mi volonte plenumis lian deziron. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. Li disbutonumis la superveston. Sxi ludis kun sia ventumilo. Cxemizojn, kolumojn, manumojn, kaj ceterajn similajn objektojn oni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.
The suffixes “-on-, -obi-, -op-,” have already been explained in Lesson
9.-AcxA new suffix “-acx-” has gradually come into use during the past few years. Its meaning is well shown in the following examples:—“Domo”, house; “domacxo”, hovel. “Virino”, woman; “virinacxo”, hag. “Ridi”, to laugh; “ridacxi”, to grin (maliciously). “Cxevalo”, horse; “cxevalacxo”, a sorry nag, a screw. “Obstina”, persistent, stubborn; “obstinacxa”, pig-headed. “Popolo”, a people; “popolacxo”, populace. “Morti”, to die; “mortacxi”, to die the death. “Lingvo”, language; “lingvacxo”, a jargon.
This suffix should only be used sparingly.
JOINING WORDS. CONJUNCTIONS.
Certain words are used merely to join words or sentences. Those already learned are:—
kaj : and. cxu : whether.
sed : but. ke : that.
cxar : because, for. kvazaux : as if.
ankaux : also. kvankam : although.
ol : than. almenaux : at least.
se : if. tamen : however.
aux : or. do : then, therefore.
The following are also useful:—
kaj … kaj : both … and. nek … nek : neither … nor.
aux … aux : either … or. ecx se : even if.
cxu … aux : whether … or. same kiel : the same as.
cxu … cxu : whether … whether.
EXCLAMATIONS. INTERJECTIONS.
The following are simply exclamations of joy grief, surprise, etc.:—
ah! : aha! ah! kia! : what!
ha! : ah! bone! : good! all right!
he! : halloo! hey! brave! : bravo!
hm! : hm! humph! hura! : hurrah!
ho! : oh! vere! : truly!
oho! : ho! efektive! : really!
ho ve! : alas! adiaux! : goodbye!
for! : away! bonvenu! : welcome!
fi! : for shame! kompreneble! : of course!
nu! : well (now)! vivu! : long live!
nu do! : well (now) then! antauxen! : forward!
ja! : indeed! cxu vere? : is it true?
jen! : there! look! behold! cxu ne? : is it not?
bis! : again! encore!
COMPOUND WORDS.
It is often convenient to form compound words, as “posxtkarto”, “forpeli”, “cxiuminute”, “stacidomo”, “senmove”, “telertuketo”. When this is done, the word expressing the principal idea is placed last.
Generally it is sufficient to use the “root” of the qualifying word, but if the sound or sense requires it, the whole word is taken, as “unutaga” means “of one day”; “unuataga”, “of the first day.”
*
ARRANGEMENT OF WORDS IN THE SENTENCE.
In English the sense often depends entirely on the order of the words, e.g., the sentence “John saw George” would mean something quite different if reversed—“George saw John.” But in Esperanto, thanks to the accusative “n”, the endings “a” and “e” for participles, and the pronoun “si”, the order of words may be varied without altering the sense. “Georgon vidis Johano” means exactly the same as “Johano vidis Georgon.”
But though the meaning can in most cases be understood whatever the order of the words, it is best to adopt the simplest arrangement, and to follow the natural course of thought, which is, first, that about which we think, then that which we think about it. English students may frame their sentences exactly as they would in their own language. In Esperanto, as in English, the arrangement is sometimes altered, either for emphasis, as “Lauxdata estu Dio!” Praised be God!; or to please the ear, as “Oni min admiras”, instead of “Oni admiras min”, People admire me.
“Note”.—Care must be taken in placing the word “ne.” Its usual place is before the verb, when it negatives the whole sentence. Study the effect of placing “ne” in different positions in the sentence “Mi deziras vidi Johanon kaj lian fraton”, I wish to see John and his brother:—
(i.). “Mi ne deziras vidi Johanon kaj lian fraton”, I do not wish to see John and his brother.
(ii.). “Mi deziras ne vidi Johanon kaj lian fraton”, I wish not to see John and his brother, “i.e.”, I wish to avoid seeing them.
(iii.). “Mi deziras vidi ne Johanon, sed lian fraton”, I wish to see not John, but his brother.
(iv.). “Mi deziras vidi Johanon kaj ne lian fraton”, I wish to see John and not his brother.
“Ne tute” means “not quite,” while
Comments (0)