The Esperanto Teacher, Helen Fryer [top 10 books to read TXT] 📗
- Author: Helen Fryer
- Performer: -
Book online «The Esperanto Teacher, Helen Fryer [top 10 books to read TXT] 📗». Author Helen Fryer
kvieta - quiet; advokato - lawyer.
*
JUPITERO KAJ CXEVALO.
— Patro de l’ bestoj kaj de l’ homoj!—diris cxevalo, proksimigxante al la trono de Jupitero—oni diras, ke mi estas unu el la plej belaj bestoj; mi mem kredas tion, tamen sxajnas al mi, ke multon en mi oni devus plibonigi.
— Kion laux via opinio oni povus plibonigi en vi? Parolu, mi estas preta lerni de vi—diris Jupitero ridetante.
— Eble mi kurus ankoraux pli rapide, se miaj piedoj estus pli longaj kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ornamus miri; pli largxa brusto pligrandigus miajn fortojn; kaj cxar vi destinis min por porti vian favoratan, homon, vi povus sur mian dorson meti pretan selon.
— Bone—diris Jupitero—atendu momenton!—kaj li kreis kamelon.
Ekvidinte la novan beston, la cxevalo ektremis de l’ timo kaj abomeno.
— Jen la altaj piedoj, kiajn vi deziris—diris Jupitero—jen la longa cigna kolo, largxa brusto kaj preta selo. Cxu vi deziras, ke mi tiel aliformigu vin?
El “Unua Legolibro” de Kabe.
Trono - throne; sxajni - to seem; preta - ready; cigno - swan;
ornami - to ornament; brusto - chest; destini - to destine, appoint;
selo - saddle; tremi - to tremble; abomeno - disgust.
*
LA HOMA KORPO KAJ LA SENTOJ.
El “Serba Esperantisto.”
Petu Johanon, ke li alproksimigxu, ke li pasxu al vi, por ke vi observu la trajtojn de lia vizagxo.
Lia frunto estas alta kun brune blondaj haroj, liaj vangoj estas rondaj, lian mentonon kovras dika barbo, kiu kasxas la gorgxon.
*
Johanino jam faris longan marsxon, sxi jxus haltis: sxi spiras forte, sxia kolo sin strecxas, sxia brusto sin etendas, kaj skuigxas sxiaj flankoj; sxia koro forte batas, sxia sango rapide kuras en la arterioj kaj vejnoj; sxia hauxto farigxis brula.
Sxi sxajnas laca ne nur muskole, sed nerve kaj cerbe. Diru al sxi, ke sxi ripozu kaj ne restu stare, ke sxi sidigu sin.
Nun sxi sidas: sxi pene klinas siajn krurojn; sxi povas movi nek la genuojn nek la piedojn; ecx la brakoj rigide pendas de la sxultroj; sxi ne plu turnas la kapon: sxi tuj ekdormos.
*
Mi kusxis sur la tero mem: tiam la dorso, la ventro, la membroj, ecx la ostoj iom suferis.
*
Okulo blinda ne vidas lumon, orelo surda ne auxdas sonojn, busxo muta ne diras vortojn, koro fermita ne gxuas amon.
*
Tiu cxi frukto, antauxe acida, estas nun matura: la nazo flaras gxian odoron agrablan, la mano esploras gxian glatan sxelon, baldaux la dentoj mordos gxian molan karnon kaj la lango gustumos gxian dolcxan sukon.
*
Momenta silentu, vi faros plezuron al mi, kaj mia kapdoloro malaperos.
*
Trajto - feature; frunto - forehead; bruna - brown; vango - cheek;
mentono - chin; barbo - beard; gorgxo - throat;
etendi - to extend, to stretch out; skui - to shake; sango - blood;
arterio - artery; vejno - vein; hauxto - skin; muskolo - muscle;
nervo - nerve; cerbo - brain; kruro - leg; ventro - belly;
membra - limb, member; osto - bone; gxui - to enjoy;
esplori - to examine; glata - smooth; sxelo - rind, bark;
karno - flesh; suko - juice.
*
ANTAUXFABELO
El Fabeloj al Helenjo.
El “Rusaj Rakontoj”.
Baju, baju, baju!…
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia auxskultas.
Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pacxjo rakontos fabelojn. Kredeble, cxiuj estas tie cxi: kato, kaj vilagxa hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kagxo, kaj malpacema koko.
Dormu, Helenjo,—tuj la fabelo komencigxos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumigxas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: “Cxu baldaux?” Cxiuj estas cxi tie, cxiuj kolektigxis; kaj cxiuj atendas la fabelon al Helenjo.
Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auxskultas.
Baju, baju, baju!…
MAMIN SIBIRJAK.
[Footnote: “Baju”: Rusa interjekcio; rekantajxo
por dormigi infanojn.]
Auxskulti - to listen; fabelo - story; griza - grey; muso - mouse;
grilo - cricket; forno - stove; makulo - spot; sturno - starling;
straba - squinting; leporo - hare; lupo - wolf; flava - yellow;
beko - beak; pacxjo - daddy.
*
EDZINlGXO DE RATINO.
El “Japanaj Rakontoj”.
Maljuna rato havis filinon. Gxi volis edzinigi tiun cxi kun iu plej forta en la mondo. Gxi unue iris al la luno, pensante, ke la luno estas la plej forta en la mondo. Sed la luno diris: “Min tre ofte malhelpas la nubo, kaj mi neniel povas forpeli gxin.”
Tiam gxi sin turnis al la nubo, pensante, ke la nubo estas pli forta, ol la luno. Sed la nubo diris: “Min cxiam dispelas la vento, kaj mi neniam povas al gxi kontrauxstari.”
Trie gxi iris al la vento, pensante, ke la vento estas pli forta, ol la nubo. Sed la vento diris: “La muro staras kontraux mi, kaj mi tute ne povas trapasi gxin.”
Fine gxi iris al la muro, pensante, ke la muro estas pli forta, ol la vento. Sed la muro ankaux diris: “Via familio cxiam min mordadas, kaj mi ne povas tion haltigi.”
Jen gxi komprenis, ke ratino nur devas edzinigxi kun rato, kaj reveninte hejmen, gxi edzinigis sian filinon kun juna rato de sia najbareco.
K. KAJIWARA.
Nubo - cloud.
*
INFANA VERSAJXO.
Eta Manjo Flindre
Sidis intercindre,
Etajn piedfingrojn sxi varmigis.
Sxin vidis patrineto,
Punigxis filineto,
Cxar sxi la novajn vestojn malpurigis.
JOHN ELLIS, el “The British Esperantist”.
Cindro - cinder, ash; fingro - finger.
*
LA DOMO DE JXAK’.
Jen estas la domo konstruita de Jxak’. Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Jxak’. Jen estas la rato, kiu mangxis la grenon, kiu restis, k.t.p. Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu mangxis, k.t.p. Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis, k.t.p. Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu jxetis la hundon,
kiu turmentis, k.t.p. Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu jxetis,
k.t.p. Jen estas la viro, cxifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan,
kiu melkis, k.t.p. Jen estas la pregxisto, tute razita, kiu edzigis la viron, cxifone
vestitan, kiu kisis, k.t.p. Jen estas la koko, matene kriinta, kiu vekis la pregxiston, tute
razitan, kiu edzigis, k.t.p. Jen estas la farmomastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene
kriintan, kiu, k.t.p., k.t.p.
El “The Esperantist”
Rato - rat; kato - cat; kurba - curved; korno - horn;
sola - alone, solitary; melki - to milk (milk is lakto);
cxifono - rag; farmi - to farm, take on lease; semi - to sow seed;
posedi - to possess.
*
EZOPA FABELO.
Unu azeno trovis leonan felon. Gxi ricevis la ideon vesti sur sin la felon, kaj sxajnigante sin leono, terurigi la homojn kaj bestojn. Pensite, farite. La azeno sxajnis esti potenca leono.
La unua viva estajxo, kiun gxi renkontis, estis malricxa sed talenta komercisto, portanta kelkajn komercajxojn sur sia dorso. Li terurigxis vidante la leonon, kio tre amuzis la azenon. Nun la azeno, intencante pligrandigi la efikon, ekblekis:—ia,—ia,—ia,… Sed jen nia komercisto rekonis la azenon per gxia vocxo, kaptis gxin kaj devigis gxin—vendi malkarege la leonan felon.
El “Lingvo Internacia”.
Azeno - ass; felo - hide; sxajni - to seem to be; komerci - to trade;
dorso - back; intenci - to intend; bleki - to cry (like an animal);
kara - dear; potenca - powerful.
*
PROVERBOJ.
Eco homara estas eraro. Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Por ricxulo fasto, por malricxulo festo. Mezuri laux sia metro. Kia la semo, tia la rikolto. Ricxigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. Kun kiu vi festas, tia vi estas. Ju pli da jxuroj, des pli da suspekto. Korvo al korvo okulon ne pikas. En infano vidigxas, kia homo farigxos. Unufoje sxtelinta restas cxiam sxtelisto. Kapo estas por tio, ke gxi zorgu pri cxio. Belaj rakontoj el trans la montoj.
M. F. ZAMENHOF.
Fasto - fast; mezuri - to measure; rikolto - harvest;
enspezo - income; elspezo - outlay; jxuro - oath;
suspekto - suspicion; korvo - raven; piki - to stab.
*
LIZI, ELZE, ELIZABET.
El “Hungaraj Rakontoj”.
Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome neniun en la tuta mondo.
Kun sxi, kun Lizi, mi jam ligis amikecon, kiam mia malgranda fratino mortis je angino.
Tiam farigxis tre silente en nia domo. Malantauxe cxirkaux la cxevalstalo bruis ja la knaboj poste kiel antauxe, sed al la logxejo ili proksimigxis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis gxeni la nigre vestitan virinon, kiu sencxese, kvazaux senspirite, la funebrajn cxambrojn trapasxis; de frua mateno gxis malfrua vespero, en pensojn profundigxinta, sxi travagis la logxejon, senripoze kiel la pendolo de l’horlogxo, kvazaux sxi eterne iun aux ion sercxus. Iafoje sxi malfermis la sxrankojn kaj tirkestojn laux vico. Tiam mi cxiam vidis en sxia mano malgrandajn infanorobojn, sxuojn kaj antauxtukojn, kiujn sxi longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj, la skribkajeroj kaj cxiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis al mia malgranda fratino.
Pri mi sxi tute ne okupigxis—sxi nun pli amis la mortinton, ol cxiujn vivantojn—kaj tamen en mi cxiam sxteliris post sxi. Se mi iafoje sxian robon ekprenis, aux sxian brakon karesis, por ke sxi min nur rimarku, sxi ekrigardis min indiferente per siaj karaj, de nokta plorado lacaj okuloj, aux diris: “Kion vi volas, Janko? Cxu mi devas doni al vi orangxojn?”
Sxi tiam eltiris la tirkeston, kie la orangxoj kusxis, kaj lasis min elekti, kiom mi volis. Kaj mi tute ne volis orangxojn, mi nur estis jxaluza je mia malgranda, mortinta fratino.
FERENC HERCZEG.
Ligi - to bind; angino - quinsy; stalo - stable, stall; pinto - point;
gxeni - to trouble, disturb; funebro - mourning; pendolo - pendulum; sxranko - cupboard; tirkesto - drawer; vico - turn; antauxtuko - apron;
laca - weary; jxaluza - jealous.
*
VENTEGA NOKTO.
El “Nord-germanaj Rakontoj”.
La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaux si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Cxio, kion gxi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi. Gxi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen gxi permesas al ili dum memento rekonsciigxi, ili opinias, ke nun cxesis la sovagxa pelado, ke ili povas trankvile mallevigxi teren—jen la sovagxulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komencigxas. Nun gxi estas en la torfejo; tie gxi trovas nenion kun kio gxi povus petoli; tiam gxi atakas pluvnubon kiu jxus volis ekpluvi—pusxegas en gxian flankon, gxis gxi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj gxemas kaj krakas. Ankoraux salton, kaj nun gxi estas cxe la lerneja domo, kiu staras kasxite en arbetajxoj inter la du vilagxoj. Ho, kiel gxi gxojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie cxi mi devas enigxi! Per cxiuj pordoj gxi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi
Comments (0)